This biography is also available in Dutch and English

Anneke Buys

Anneke Buys (*Leiden 1945) dekkelkjara ekverkas poemojn kaj faras ornamaĵojn el argilo, ŝtono kaj lignopecoj. Ŝi ĉesas fari tion post la eklaboro – unue en la poŝtoficejo kaj poste kiel servantino en Germanio.

Ekde 1983 Anneke denove verkas poemojn sed ankaŭ artikolojn kaj recenzojn en la nederlanda, angla kaj esperanta. La poemoj kutime ne rimiĝas kaj temas pri la mondoj ĉirkaŭa kaj enanima. Memeldone aperas kelkaj poemaroj: Groei in millimeters (Kreskado en milimetroj), (1984) Breuklijnen (Romplinioj) (1985) kaj Droomwereld (Sonĝa mondo) (1993). La Esperanta poemaro Reve kaj reale aperas ĉe Impeto en Moskvo (2006).

Anneke publikigas poemojn kaj recenzojn en litaraturaj revuoj en Nederlando, Usono, Brazilo, Skotlando, Tajvano kaj Japanio. Por tio tradukoj estas faritaj en la ĉina kaj la japana.

Tra la jaroj Anneke gajnas kelkajn poeziajn premiojn, i.a. du por la plej bona verko de loka poeto en la somera konkurso de kultura centro Markant (2001 kaj 2003). En 1988 ŝi partoprenas la azian poezian festivalon en Taichung, Tajvano kaj poste restas du semajnojn kiel gasto de la bahaa komunumo en diversaj urboj.

En 2005 Anneke estas invititata partopreni internacian poezian festivalon en Kaohsiung, Tajvano. Ŝi restas kiel gasto de la bahaa komunumo kaj esperantistoj en suda Tajvano kiuj montras al ŝi multon de la lando. Tiel Anneke ekkonas Ruba-Ruba, virinon de la Rukai popolo, kiu invitas ŝin gasti en la tradicia ŝtona domo. Tion ŝi faras en 2007 dum kvarsemajna restado en Tajvano, precipe kun esperantistoj en diversaj urboj.

Ekde la somero de 1986 Anneke estas kasisto de BAFA (Bahaa pri-arta Asocio) kies kunfondinto ŝi estas. En decembro 2003 ŝi partoprenas bahaan vintran akademion en De Poort en Groesbeek, kie dum tri tagoj estiĝas steatita skulptaĵo. Tuj Anneke decidas plu labori super tiu mirinda materialo. De tiam ŝi sekvas kelkajn ses-semajnajn kursojn en lokaj kvartalcentroj kaj ekde 2006 ŝi estas ano de De Pretentielozen (la senpretenduloj), asocio kiu luprenas atelieron en malnova lernejo. La anoj povas tie pentri, skulpti, fari lignajn aŭ keramikajn figurojn. Anneke ĉiun semajnon laboras tie po unu matenon kaj lernas multon ne nur de la kursgvidanto sed ankaŭ de siaj kolegoj.

Anneke skulptas ĉefe organikajn figurojn, bestoformojn kaj ornamaĵojn. Ili ofte estas sufiĉe malgrandaj por uzado en pupdomoj.

Anneke estas scivola pri ĉio kio okazos kaj kreive kaj surla tereno de Reikjo kiun ekde 2005 praktikas kaj per kiu ŝi partoprenas ĉiujaran mision en Bosnio. En 2008 Anneke studas pri metamorfoza terapio.